"Nova libro 'Afrikaj Proverboj' estis eldonita en la 11-a de decembro 2014. La libro enhavas 500 afrikajn proverbojn, kiuj estis kolektitaj de s-ro Adjévi ADJE. Li kompilis la libron ne nur por diskonigi trezorajn afrikajn proverbojn en Esperanto sed ankaŭ por plifortigi la 'Kapitalo Afriko'-n de UEA.Tial li senavare deklaris, ke la vendita tutsumo iros al la Kaptialo Afriko, kiu estos uzota por pliprogresigi afrikan movadon.

 

Jen mi, kiel estrarano de UEA pri Afrika movado, proponis, ke mi presos la libron en Koreio kaj disvendos ĝin tra libro-servo de UEA, UK, regionaj kongresoj kaj Esperanto-eventoj.

 

Aliflanke, la inciato povus esti bela kunlaboro inter Afriko kaj Azio pere de Esperanto.Jen jam la libro estas presita en Koreio kaj oni povas aĉeti ĝin tra UEA.Mi petas de vi, karaj esperantistoj por afrika movado bonvolu ornami vian libro-bretaron per tiu ĉi kara libro.

La libro estas 30 paĝa, sed enhavriĉa kaj ĝia prezo estas 5 EUR".

                                                           LEE Jungkee  

La libro estas akirebla ankaŭ surloke en Lomeo, Togolando, ĉe la aŭtoro kontraŭ eta monkontribuo. Pli da informoj: adjevia@yahoo.fr, poŝtelefono: 90 25 75 49


“Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de lingvo“
“Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de lingvo“

La kutimo kiu konsistas el uzo de proverboj apartenas al multjarcenta tradicio. Fakte, de longe, homoj ĉiam sin helpis per proverboj por transdoni parole iujn mesaĝojn, ĝenerale moralplenajn. 

 

En iuj regionoj de Afriko, la maksimoj alprenas sanktajn trajtojn. Ili funkcias kiel bonegaj komunika kaj eduka materialoj. La esprimo de proverbo kaj ĝia kompreno estigas krean laboron individuan kaj kolektivan, ĉar la proverbo havas sencon fakte en preciza kunteksto. Jen kial multas ankoraŭ tiuj, kiuj kredas  al neerara karaktero de la saĝo, kiun enhavas mallonga sentenco.

 

La proverboj kiuj estas sur tiu retpaĝo devenas el malsamaj fontoj. Multaj el ili estas anonimaj. Estas la tuto de ĉio, kion mi legis, aŭskultis kaj  poste tradukis kaj kion mi mem elpensis. Kaj kiel ĉiu homa laboro estas perfektebla, mi volonte bonvenigas ĉiajn komentojn  kaj kritikojn cele al la plibonigo de miaj verkemulaj laboroj.


 

El togolanda saĝosako de Adjévi Adjé estas kolekto de popolaj rakontoj, fabeloj, legendoj, mitoj, fabloj kaj proverboj en Togolando. La teksto de la verko estas verkita en simpla kaj klara stilo, tiel ke la leganto povas facile ĝui la komprenon kaj fari al si ideon pri afrika saĝo.

 

Tiu verko aĉeteblas ĉe la libro-servo de UEA kaj ĉe MAS. Okaze de la naskiĝtago de Zamenhof, ankaŭ Tago de Esperanta libro, oni povas rekomendi ĝin al konatoj aŭ donaci ĝian ekzempleron al siaj rondanoj, ekzemple.

 

La aŭtoro de la verko ne nur pasigis sian infanaĝon en vilaĝo, kies memorojn li gardas, sed li ankaŭ faris kolektlaboron ĉe respondecaj personoj pri la tradicio de sia devena medio. Adjévi profitis el maljunuloj dum la kolekto de proverboj, ĉar la fame konata verkisto Ahmadou Hampaté Bâ instruis nin, ke la maljunuloj konsistigas grandan bibliotekon por Afriko. Cetere, la titolo de la verko atestas tion, parolante pri sako de togolanda saĝo.

 

Nu, kio pli motivis la verkinton, tio estas ne nur la memoraĵoj de lia vilaĝo, sed ankaŭ la kuraĝo kaj la persistemo kun kiuj tiuj tekstoj origine parolaj estis transskribitaj kaj tradukitaj al la lingvo, universala sed kiu, farante sian vojon ankoraŭ ne atingis plene sian destinon. Esperanto, malgraŭ sia universaleco kaj kapablo esprimi ĉiaspecan penson, restas relative minoritata kompare kun aliaj lingvoj kun internaciaj trajtoj. Alie, kiom da homoj scipovas Esperanton en la vilaĝo Anjronkope, la inspira fonto de la kompilinto? Al kiu do adresiĝas tiu verko? Tiel la entuziasmo de la aŭtoro valoras meriton, ĉar li montris per la pruvo iun orginalecon kompare kun iuj afrikaj verkistoj, rilate al la elekto de la lingvo.

 

Adjévi elektis eldoni pure afrikajn realaĵojn en Esperanto, ĉar lia unua intenco estas disvastigi la lingvon en Afriko kaj eluzi ĝin por diskonigi tiujn realaĵojn tra la mondo. Certe li ankaŭ volis elmontri sian kapablon kaj lingvoscion. Tiu ĉi libro estas aldona valoro al la propagandaj kulturaj klopodoj de Esperantistoj nuntempe. La deziro de Adjévi estas konservi la kulturon de ties medio, kiu endanĝere ŝanĝiĝas, transformiĝas kaj eĉ malaperas sub la eksteraj influoj.

Nouwoatsi K. Sénam



“Togolando fabelas“

 

Gratulon al niaj samideanoj kiuj per tiu ĉi verkaĵo tiel pliriĉigas la E-literaturon. Ne estas ne-necese montri kelkajn aspektojn de la afrika vivo! Tiu ĉi verko instigos, mi esperas, aliajn samideanojn afrikajn agi simile.

 

Bonvolu ĝui tiujn fabelojn per kiuj la rondo familia aŭ vilaĝa iam tenis nin vekaj aŭ dormigis nin. Kaj neniam pensu, ke temas pri mensogoj. Ne, tute ne! Simple ĉar fabelo-rakontisto neniam mensogas. Se tamen, vi ne kredas kion mi asertas, sciu, ke se okazas ke li mensogas, tiam, neniam plu forkuros la tempo; neniam plu tagiĝos; neniam plu leviĝos la suno!

 

Jen kiel dum nia infanaĝo, instruante nin per fabeloj, oni trompetis nin kun la intenco ke ni iam trompetu vin kaj igu vin saĝaj.

                                                                                                                 (Raoul Kouamigan HOUNNAKE)

 

Estas nun via vico… agi favore por kreskigo de la Esperanto-komunumo, aĉetante la libron “Togolando fabelas“